Jes ja ekzistas nun esperanta televidkanalo!
Bonsxajnas, cxu ne?
Moderator: Knabo
Cxi tiun mesagxon mi persone sendas, nome de la tuta teamo de Internacia Televido, al la subtenantoj kaj kunlaborantoj de la unua interreta televidkanalo tute en Esperanto.
Kun granda gojo ni anoncas, ke Internacia Televido oficiale naskigos la venontan sabaton, kaj de tiam regulaj elsendoj komencigos ciutage. Esperanto, ekde la venonta sabato (5-a de novembro 2005), havos sian propran televidkanalon.
Ne trankvilaj, nek rektaj, nek facilaj estis la vojoj, kiuj kondukis min kaj mian teamon al ci tiu sabato. La kondicoj por la establo de Internacia Televido vere neniam estis la plej bonaj - el la 35 mil euroj, kiuj estis necesaj por la originaj planoj de la televidkanalo, nur 23 mil euroj estis tre pene kolektitaj, post pli ol la tempo dekomence programita por la kampanjo de Projekto ITV. Miskomprenoj flanke de movadaj gravuloj ankau igis la gravan iniciaton ne unuanime bonvena inter la esperantistaro. Prokrastoj kaj teknikaj malhelpoj skeptikigis multajn pri la vera lancebleco de Internacia Televido, kaj kelkajn fojojn mi mem, Flavio Rebelo, estis devigata publike defendi la naskigontan televidkanalon.
La esperantistoj travivos historian momenton, kiam la unuan fojon artefarita lingvo havos regulajn televid-elsendojn ciutage. Temas pri la plej ambicia paso favore al Esperanto en pluraj jardekoj, kaj certe la definitiva respondo por neesperantistoj kaj skeptikistoj, kiuj ankorau papage demandas "cu Esperanto estas vivanta lingvo?"
Problemoj ne mankis, kaj malfacilajoj nin siegis, sed la teamo ne rezignis. Mi ciam rakontis al la anoj de mia teamo pri la brilantaj okuloj, kiuj alrigardis min esperplenaj dum la prelegoj, kiujn mi faris en Europo kaj Sudameriko, kaj guste por ili, por la esperplenaj esperantistoj, ni daurigis la laboron. Ec se pliboniginda iom post iom, la televidkanalo, kiun ni lancos je ci tiu sabato, estas la plej bona kiun mi kaj miaj kamaradoj sukcesis fari lau la malfacilaj laborkondicoj, kiujn ni havis. Ni humile esperas, ke Internacia Televido placos al la esperantistoj.
La esperantistoj komencis videble malpaciencigi, spitante la mankon de apogo kaj mono, kiun ni spertas. Tamen estas bona afero lanci Internacian Televidon en minimumeca formato, tial ke ni povos iom post iom aldoni pliajn programojn kaj plibonigi la enhavon de la kanalo, kiel diras Rodrigo Tebisx, nia artdirektoro.
La apogo, kiun ni havis kaj havos de vi ciuj, estas grava parto de la forto, kiun ni havis por fini la pretigojn por ITV. Sen troigoj, kelkfoje mi kaj la miaj pensis, ke ne eblus, kaj ne pli bone estus agnoski la malvenkon kaj rezigni. Sed ni ne faris tion. Ni ne faris tion pro tio ke VI etendis al ni la manon, proponante apogon au kunlaboron. Internacia Televido ekzistas ankau pro tio do, ke vi helpis nin, cu per viaj vortoj, cu per viaj agoj, cu per via silenta aprobo.
Mi do volas danki al vi cxiuj, kiuj helpis nin alveni al la 5-a de novembro 2005, la tago, kiu eniros la historion de Esperanto. Kaj ni estas kontentaj inkluzivigi vin en cxi tiu heroecan historion.
Koran dankon!
Flavio Rebelo
Cécile skrev:Mi nur rigardis la kinofilmon (sukcesis mi nur vidi tion...) kaj ecx se ne estas tre esperantista programero (estas sen paroloj....), jes ja estas grandkvalita kaj tre agrabla filmeto!!
Brukere som leser i dette forumet: Ingen registrerte brukere og 0 gjester