Arabic (العربية) Arabic (العربية) Portuguese (Português) Brazilian Portuguese (Português do Brasil) Bulgarian (Български) Bulgarian (Български)
Catalan (Català) Catalan (Català) Croatian (Hrvatski) Croatian (Hrvatski) Czech (Čeština) Czech (Čeština)
Danish (Dansk) Danish (Dansk) Dutch (Nederlands) Dutch (Nederlands) English English
Faroese (Føroyskt) Faroese (Føroyskt) Finnish (Suomi) Finnish (Suomi) French (Français) French (Français)
Galician (Galego) Galician (Galego) German (Deutsch) German (Deutsch) Greek (Ελληνικά) Greek (Ελληνικά)
Hebrew (עברית) Hebrew (עברית) Hindi (हिन्दी) Hindi (हिन्दी) Hungarian (Magyar) Hungarian (Magyar)
Italian (Italiano) Italian (Italiano) Japanese (日本語) Japanese (日本語) Latvian (Latviešu) Latvian (Latviešu)
Lithuanian (Lietuvių) Lithuanian (Lietuvių) Mandarin Chinese [Simplified script] (汉语) Mandarin Chinese [Simplified script] (汉语) Norwegian (Norsk) Norwegian (Norsk)
Polish (Polski) Polish (Polski) Portuguese (Português) Portuguese (Português) Romanian (Română) Romanian (Română)
Russian (Русский) Russian (Русский) Slovak (Slovenčina) Slovak (Slovenčina) Spanish (Español) Spanish (Español)
Swedish (Svenska) Swedish (Svenska) Turkish (Türkçe) Turkish (Türkçe) Ukrainian (Українська) Ukrainian (Українська)
Voir ce site dans une autre langueFrench (Français)
Développement
Extras
Inscription
Connexion

Esperanto - Amikeco

Modérateur: Knabo

Esperanto - Amikeco

Messagepar Amikeco sur Dim 2004-05-16, 20:18

Saluton al ĉiuj! :)

Mi estas Antono kaj mi vivas en Berlino, Germanio.

Mi volas komenci diskuton pri kaj en la lingvo Esperanto ĉar mi pensas ke ĝi estas tre bela. Antaŭ unu jaro, mi prenis la malnovajn librojn de mia patrino. Mi studis ĝin nur dum ses semajnoj ĉar mi ne havas multe da tempo. :(

Mi amas ĉi tiun lingvon kaj mi esperas ke vi komprenas min! :)

Ĉia helpo estas bonvena!
Dernière édition par Amikeco le Sam 2004-05-29, 17:13, édité 2 fois au total.
Avatar de l’utilisateur
Amikeco
 
Messages: 5712
Inscrit le: Ven 2004-04-23, 20:45
Localisation: DE Germany (Deutschland), Berlin, Berlin

Re: Esperanto - Amikeco

Messagepar elgrande sur Dim 2004-05-16, 23:51

Amikeco a écrit:Saluton al ĉiuj! :)

Mi estas Antono kaj mi vivas en Berlino, Germanio.

Mi volas komenci diskuton pri kaj en la lingvo Esperanto ĉar mi pensas ke ĝi estas tre bela. Antaŭ unu jaro, mi prenis la malnovajn librojn de mia patrino. Mi nur lernis ĝin por ses semajnoj sed mi ne havas multe da tempon. :(

Mi amas ĉi tiun lingvon kaj mi esperas ke vi komprenas min! :)

Ĉia helpo estas bonvena!


Saluton!
Mi tre ĝojas, ke nun ekzistas fadeno pri Esperanto ĉi tie. :) Mi ne scias, ĉu vi jam konas min, do:
Mi nomiĝas Thomas (, sed amikoj nomas min Thommy) kaj loĝas en vilaĝo ĉe Münster (Esperante: Monastero) en Nord-Rejno-Vestfalio en Germanujo.

Mi kredas, ke mi iam komencis lerni Esperanton, ĉar mi kredis, ke la mondo vere bezonas facilan lingvon, por ke la homoj povu interkomuniki. Je tio mi nun tamen ne plu kredas, kaj eĉ se estus tiel, Esperanto verŝajne ne estus la plej bona solvo. Laŭ mi ĝia gramatiko kaj strukturo ne vere estas tiel facilaj kiel la propagando volas kredigi onin, kaj ne ĉio estas logika.

Malgraŭ tio mi tre ŝatas Esperanton, ĉar mi ĝenerale ŝatas artefaritajn lingvojn kaj trovas ilin interesaj. Esperanton mi opinias precipe interesa, ĉar ĝi estas sufiĉe facila kompare kun aliaj planlingvoj, ĉar ĝi havas pli da parolantoj ol aliaj planlingvoj kaj ĉar ĝi eĉ havas denaskajn parolantojn. Aldone en nedifinebla maniero Esperanto ŝajnas bela al mi, kvankam mi ne plu subtenas la ideon malantaŭ ĝi.

Mi esperas, ke en tiu ĉi fadeno estos pli aktiva partoprenado ol en tiu en la Lernejo de Lingvoj. Mi ĝojus eĉ pri mesaĝoj pri temoj ne tiel interesaj, ĉar fakte mi ŝategas skribi kaj legi Esperanton. :)

Mi pensas, ke estus bone, se ni korektus unu la alian en privataj mesaĝoj, ĉar laŭ mi korektaj mesaĝoj en tiu ĉi fadeno malhelpus la paroladon pri veraj temoj.
Please correct all my mistakes in any language, preferably in a private message.

"Never laugh at someone taking three steps back... He might be about to charge."
Avatar de l’utilisateur
elgrande
 
Messages: 524
Inscrit le: Sam 2003-10-11, 17:25

Messagepar Amikeco sur Mar 2004-05-18, 14:57

Saluton elgrande aŭ Thommy! :D

Mi miras, ke vi ne malfermis fadeno pri Esperanto ĉi tie. Sed mi pensas, ke vi pensis, ke neniu povus partopreni.

Thommy, mi unue pensis, ke vi estas virina. :lol: Mi ne scias kial, sed mi esperas, ke vi ne havos problemon kun mia sento. ;)

Kiom da jaroj vi havas? Ĉu vi ankaŭ estas lernanto?

Mi komencis lerni Esperanton somere, sed mi ne ofte trovas tempon por progresi. Tial mi esperas, ke skribi ĝin regule en ĉi tiu fadeno helpos. Fadeno en Esperanto estas unu pli bona solvo ol la diskuto pri ĝi en la angla lingvo.

Vi pravas kun via deklaro, ke la mondo bezonas facilan lingvon. Mi ankaŭ pensas, ke ni bezonas lingvon, kiu estas unuflanke facila kaj aliflanke ne estas posedaĵo de unu aŭ pluraj ŝtatoj, kiuj uzas sian lingvon (anglan) por eksporti sian kulturon. Ĉar ili povas detrui indiĝenajn kulturojn en aliaj landoj.

Kvankam la strukturo kaj la gramatiko ne estas tiel facilaj, Esperanto restas la plej facila lingvo kiun mi jam trovis. Plie la malfacilecaĵoj montras, ke la lingvo vivas. Krome oni provas de redukti la malfacilecaĵoj.

Mi ankaŭ tre ŝatas Esperanton. Ĝi estas tre bela kaj pli logika ol aliaj planlingvoj kiujn mi trovis. Oni povas legi multe da libroj kaj tekstoj en ĉi tiun lingvon.

Via ideo pri la korekto estas bonega, ĉar mi sendube bezonas vian helpon. ;)
Dernière édition par Amikeco le Dim 2004-05-23, 17:30, édité 1 fois au total.
Avatar de l’utilisateur
Amikeco
 
Messages: 5712
Inscrit le: Ven 2004-04-23, 20:45
Localisation: DE Germany (Deutschland), Berlin, Berlin

Messagepar elgrande sur Mer 2004-05-19, 23:48

Mi havas 19 jarojn, kaj, jes, mi ankoraŭ estas lernanto. Mi esperas, ke mi jam faris ĉiujn finajn ekzamenojn (teorie eblas, ke mi ankoraŭ devos fari aldonajn buŝajn ekzamenojn), do mi estas pli-malpli libera nun. Tamen oficiale mi ankoraŭ estos lernanto ĝis la 26a de junio. Aŭtune mi komencos iri al universitato, kvankam mi ankoraŭ ne estas tute certa, kion mi studos.

Nu, vi pravas: Mi ne antaŭe malfermis Esperantan fadenon ĉi tie, ĉar mi ne atendis aktivan partoprenadon. Iam ni jam provis Esperante paroli pri nelingvaj temoj en la Lernejo de Lingvoj, sed ial tio ne bone funkciis. La numero de homoj, kiuj povus partopreni en tiu ĉi fadeno, tamen estas sufiĉe alta, mi kredas. Sed ŝajne tiuj ial ne volas. :/

Ĉu vi povus klarigi al mi, kial vi pensis, ke mi estas virino? :P Mi kredus, ke jam mia kaŝnomo klare montras, ke mi estas virseksa. :P Ne ekzistas problemo pri via impreso, sed mi demandas al mi, sur kio ĝi baziĝas.

(Tiuj, kiuj jam legis kelkajn el miaj enskriboj en la Lernejo de Lingvoj, ne bezonas legi tiun ĉi tekstoparton, ĉar mian opinion pri ĉi tio ili verŝajne jam konas:)
Nu, kiel mi jam diris, mi ne plu kredas, ke komuna lingvo vere tre helpus la mondon. Aldone mi kredas, ke tiun taskon ne povos plenumi planlingvo. Cetere Esperanto estas tre eŭropeca lingvo, certe ne tute neŭtrala. Sed la ideo, ke uzado de fremda lingvo signifas, ke la propra kulturo perdiĝas, ŝajnas al mi stranga. Ekzemple en Barato oni - laŭ mia scio- ofte uzas la anglan kiel kvazaŭhelplinvon, sed mi ne kredas, ke ĝuste la uzo de tiu lingvo malaperigas ian Baratan kulturon.
Mi ja kredas, ke uzado de fremda lingvo povas malaperigi la propran lingvon. Sed tio okazos, ĉu la helplingvo estos natura lingvo, ĉu tiu lingvo estos artefarita. Iam tia lingvo havos denaskajn parolantojn kaj ne plu estos neŭtrala. Kiam iam granda parto de la homaro parolus tian lingvon denaske, la aliaj lingvoj verŝajne pli kaj pli foriĝus. Esperanto jam havas denaskajn parolantojn, kaj tial mi kredas, ke oni ne plu povas opinii ĝin neŭtrala.

Se vi serĉas pli logikan planlingvon, eble vi devus legi pri Loĵbano (ekzemple http://ptolemy.tlg.uci.edu/~opoudjis/lo ... book1.html ).
Tio, kion mi legis pri ĝi, kredigas min, ke tiu lingvo estas multe pli logika, ol Esperanto. Sed kiam oni unuafoje legas pri ĝi, ĝia nenatureco povas esti ŝoka. :P

Mi ne tute scias, pri kio vi parolis, kiam vi diris, ke oni jam provis malpliigi la neregulecon de Esperanto. Eble vi parolis pri alia planlingvo nomita Ido, sed tiu certe nun estas io alia ol Esperanto. Bonvolu klarigi! :)

Nu, okazis tio, kion mi timis: Ni denove parolas en Esperanto pri Esperanto. :P
Mi esperegas, ke ankaŭ aliuloj tre baldaŭ komencos skribi ion tie ĉi, eble ion ne rilatan al la lingvo mem. :wink:
Please correct all my mistakes in any language, preferably in a private message.

"Never laugh at someone taking three steps back... He might be about to charge."
Avatar de l’utilisateur
elgrande
 
Messages: 524
Inscrit le: Sam 2003-10-11, 17:25

Messagepar Amikeco sur Sam 2004-05-22, 15:56

Mi deziras, ke vi faros la abiturienta ekzamenon. :) Kiuj studdirektoj vi ŝatas kaj en kiuj vi estas bone?

Mi ne estas hejme kaj mi ne havis vortaron, sed nu, mi havas ĝin, ĉar mi estis hejme dum la nokto. Pro tio mi nun povas respondi vin.
Ho, kvankam aliaj personoj ne volas uzi ĉi tiu fadeno, ni povas uzi ĝin. ;)

Kial mi pensis, ke vi estas virina? Nu, mi ne ofte eraras kun mian pritakson, sed mi eraris. ;) Via stilo aŭ...mi ne scias, kial. ;)

Vi malkomprenis min, mi volas, ke Esperanto estos unu lingvo de la EU. Mi ne pensas, ke ĝi estus la solvo por la tuta mondo.

Mi havas malnovrajn librojn kaj mi uzas malnovrajn vortarojn. Sed mi ankaŭ uzas la reta vortaro kaj mi vidis, ke la konekto –ec- por kelkaj vortoj malaperis; aŭ –uj- por la nomoj de la landoj... (sed ĝi estis ankaŭ malnova en miaj libroj)

Loĵbano estas tre interesa, sed vi pravas, ĝi estas ŝoka. ;)

Jes, ni parolis en Esperanto pri Esperanto, sed nun vi povus serĉi aliajn temojn. Eble pri via deziro de studi aŭtune. ;)
Avatar de l’utilisateur
Amikeco
 
Messages: 5712
Inscrit le: Ven 2004-04-23, 20:45
Localisation: DE Germany (Deutschland), Berlin, Berlin

Messagepar proycon sur Lun 2004-05-24, 20:55

Saluton :)

Oni volis ke mi ankaŭ skribis ion ĉi tie :)

Vi verŝajne jam scias, sed mi diros denove, mi estas Nederlandano de 21 jaroj ..

Mi parolas Esperanto ekde 2000/2001 mi pensas. Mi estas ano de la Nederlanda Esperanto Junularo sed nuntempe mi ne estas tre aktive tie. Ĉu vi estas ano de Esperanto klubo?

Mi ne vere ŝatas planlingvojn, mi preferas lerni la grandajn lingvojn de la mondo: la ĉina, la rusa, la araba ktp...

Sed tamen planlingvoj povas esti interesaj... Mi tre ŝatas la ideologio de Zamenhof, kvankam mi ne kredas ke Esperanto estas la plej bona solvo.

Fakto estas ke Esperanto restas interesega lingvo kun bona ideologio kaj interesaj parlantoj!
Language is the dress of thought -- Samuel Johnson
Image
my homepage
my language technology site
Avatar de l’utilisateur
proycon
Server Administrator
 
Messages: 2553
Inscrit le: Jeu 2002-06-20, 20:22
Localisation: NL The Netherlands (Nederland), Noord-Brabant, Eindhoven
Blog: View Blog (8)

Messagepar Amikeco sur Mar 2004-05-25, 0:56

Bonvenon proycon! :)

Kiu volis, ke vi skribas ĉi tie? Ni ambaŭ volas, ke aliaj personoj partopreni ĉi tie. ;)

Ĉu vi ankaŭ estas lernanto aŭ ĉu vi estas studento?

Mi ne estas ano de Esperanto klubo, ĉar mi ne parolas Esperanton tre bone. Mi povas skribi ĝin pli bona ol paroli ĝin. :(

Kiuj lingvoj vi parolas?

Ni devas atenti kial planlingvoj estas krei. La lingvo Slovio estas krei de Mark Hucko, kiu estas slava ekstremisto. :evil:

Ideo de Zamenhof estas tre bona, sed vi pravas, ke Esperanton ne estas la plej bona solvo. Mi ŝatas la lingvo, ĉar ĝi havas belan melodion. ;)
Avatar de l’utilisateur
Amikeco
 
Messages: 5712
Inscrit le: Ven 2004-04-23, 20:45
Localisation: DE Germany (Deutschland), Berlin, Berlin

Messagepar elgrande sur Jeu 2004-05-27, 20:36

Mi kredas, ke mi ne havis problemojn kun la finaj ekzamenoj. Bedaŭrinde mi ankoraŭ ne tute scias, kion mi volas studi. Mi havis tri ideojn: studi aŭ komputilan lingvistikon aŭ leĝon aŭ ekonomion. Kio tre gravas al mi, estas ke tio, kion mi faros, iel rilatu al lingvoj. Tial mi unue havis grandan intereson pri ĝenerala lingvistiko, sed poste pli kaj pli klariĝis al mi, ke tiu fako ne estas tre utila. Eĉ profesoro en la universitato diris al mi, ke oni eĉ tute ne rajtas sonĝi, ke oni iam poste faros ion rilatan al lingvistiko, kvankam tiu ja estas la fako, kiun oni studis. Tial mi interesiĝis pri komputila lingvistiko, sed kiam mi aviadis al München por plie informiĝi pri tiu fako, estis klarigite al mi, ke la matematika kaj informadika partoj en tiu fako estas sufiĉe gravaj kaj ke homoj kiuj studas tiun fakon, kutime nur programas ion poste, plej ofte ion kio tute ne rilatas al lingvoj. Tio iom ŝokis min.
Hodiaŭ mi veturis en Köln por informiĝi pli pri ekonomio. Mi ankoraŭ iom dubas kiun el tiuj du fakoj studi. Ĝuste nun mi pensas, ke leĝo ŝajnas pli interesa kaj ke ĝi estas iom pli konkreta. Ĉiuokaze mi aliĝis al komputila lingvotesto de la Angla en la universitato de Münster en junio, en kiu oni devas sukcese partopreni (= ricevi almenaŭ 70 el 100 poentoj), por povi partopreni en iu fakspecifa fremdlingvokurso, en kiu oni lernas la anglajn fakvortojn pri leĝo.

Kaj vi? Kiom da jaroj vi havas? Ĉu ankaŭ vi ricevos vian abituron en tiu ĉi jaro? Kion vi faros poste? Ĉu vi faros militservon aŭ surogatan servon aŭ ĉu ankaŭ vi ne bezonas fari ion tian? Ĉu vi jam scias, kion vi volas studi?



Pri la malpliigado de la nereguleco en Esperanto:

Mi ne scias pri tiuj "-ec-"-vortoj. Ofte tamen uzeblas sen signifa diferenco kaj la formoj kun afiksoj kaj tiuj sen afiksoj. Ankaŭ eblas, ke tio iom ŝanĝis, sed mi ne pensas, ke temas pri io grava, sed verŝajne nur pri specialaj vortoj, en kiuj afikso nun estas uzata pli aŭ malpli ofte ol antaŭe.

Ĉiuokaze la uzo de la landosufiksoj ja ŝanĝis (almenaŭ en la uzo de kelkaj personoj), sed tio ne pliigis la regulecon. Oni devas scii, ke (jam tradicie) ekzistas du sistemoj, laŭ kiuj landonomoj fariĝas.
1.) La nomo de kelkaj landoj estas propra radiko. Por paroli pri personoj, kiuj estas anoj de tiu lando, oni uzas la sufikson "-an-":
Usono => Usonano
Urugvajo => Urugvajano k.t.p.
2.) Por aliaj landoj ekzistas radiko por paroli pri ties anoj. Oni tiam tradicie formas la landonomon per la landosufikso "-uj-":
Germano => Germanujo
Franco => Francujo k.t.p.

Oni nun ofte uzas anstataŭ "-uj-" la sufikson "-i-". Tio estas ĝusta kaj akceptita de la Akademio. Sed la sistemo restas la sama.
Germano => Germanio
Franco => Francio k.t.p.
Oni ekuzis tiun sufikson, ĉar oni kredis, ke landonomoj kiel "Germanio" aspektas pli internacie.
Sed ankaŭ ekzistas bona argumento kontraŭ la uzo de tiu sufikso:
Ekzemple "Tanzanio" kaj "Germanio" aspektas kvazaŭ ili funkcius laŭ la sama sistemo. Sed fakte "Tanzanio" funkcias laŭ la unua sistemo (Tanzanio => Tanzaniano, la "i" do ne estas sufikso, sed parto de la radiko) kaj "Germanio" laŭ la dua (Germano => Germanio, la "i" do estas sufikso).
Se oni ĉiam uzas la tradician sufikson "-uj-", oni tuj vidas, ke "Tanzanio" kaj "Germanujo" funkcias laŭ diferencaj sistemoj. (Landonomoj, en kiuj "-uj-" estas parto de la radiko, ne ekzistas.)

Alia nereguleco estas, ke oni kutime diras ekzemple "Svislando" anstataŭ "Svisujo/Svisio", kvankam tia formo estas tute ĝusta.

Bone, nun mi paroladegis pri Esperanto en Esperanto, sed ial gravas al mi, ke vi komprenu, ke la reguleco ne pliiĝis per la uzo de tiu nova sufikso. :P
Please correct all my mistakes in any language, preferably in a private message.

"Never laugh at someone taking three steps back... He might be about to charge."
Avatar de l’utilisateur
elgrande
 
Messages: 524
Inscrit le: Sam 2003-10-11, 17:25

Messagepar Amikeco sur Sam 2004-06-12, 18:47

Mi ĝojas, ke vi estis bone en la lernejo. :) Mi havas problemojn kun informadiko kaj kun matematiko, pro tio mi ne povas scii, ke vi havus ĝojo kun komputilan lingvistikon. ;) Leĝo ne estas tre interesa, mi pensas, sed vi devos elekti.

Mi havas dudek unu jarojn. Mi ne ricevos abituron, ĉar mi estis malsane tro longedaŭra. :( Mi esperas, ke mi faros la abituron la sekvanta jaro. Mi havas kelkajn ideojn, sed mi ne estas certe, kaj mi ankaŭ pensas, ke mi ne povas esti historiisto, ĉar mi estas komunisto. Sed mi skribas pli aŭ malpli objektive. Se vi volas, vi povas legi du referato de mi, kiuj estas en la interreto. ;)

Mi ne povas fari militservon, ĉar mia dekstra gambo estas difektita. :cry: Sed mi ne volus fari ĝin, se mi estus tute sana. ;)

Dankon por viaj deklaroj pri la problemoj de Esperanto! Ne estas facila. :?
Avatar de l’utilisateur
Amikeco
 
Messages: 5712
Inscrit le: Ven 2004-04-23, 20:45
Localisation: DE Germany (Deutschland), Berlin, Berlin

Messagepar Sergei Buhtoyarov sur Mer 2004-06-16, 9:07

Saluton, gesamideanoj!
Dank' al Amikeco mi eksciis pri tiu cxi fadeno kaj volus partopreni. Mi estas ruslanda esperantisto (ekde 1992 au 1993). Bedaurinde nun mi ne estas tre aktiva ano de Tjumena e-klubo. Kaj mi preskau forgesis la tutan esperanton. Mi esperas ke Unilang helpos al mi revivigi miajn sciojn. Iomete pri mi mem: mia nomo estas Sergej (Sergio en la cxato), mi havas 26 jarojn, mi vivas en Tjumenj (okcidenta Siberio), interesigxas pri lingvoj kaj muziko.

Sergio
Sergei Buhtoyarov
 
Messages: 18
Inscrit le: Lun 2003-03-10, 4:50
Localisation: RU Russia (Российская Федерация)

Messagepar Amikeco sur Sam 2004-06-26, 2:49

Bonvenon, Sergei! :)

_________



Mi trovis ĉi tiun belan rakonton kaj mi nun tajpas ĝin por vi. :o



Papilia Fonto

(Popolrakonto de Baj-nacieco; Baj-nacieco sin trovas ĉefe en Dali de Junnan-provinco.)


En la okcidenta parto de Junnan-provinco de Ĉinio troviĝas Erhaj-lago. Oriente de la lago iam estis ĉasisto nomata Du Ĉaŭŝjŭan. Li ĉasis en la montoj sur la orienta kaj okcidenta bordoj de la lago kaj postlasis siajn piedsignojn preskaŭ en ĉiuj anguloj. Foje li venis al la orienta bordo kun arko kaj sagoj kaj deziris veturi trans la lagon por fari ĉasadon. Bonŝance, nemalproksime de la bordo sur arĝente brilanta lago flosis fiŝboato kun maljunaj geedzoj, kiuj sin okupis pri fiŝado.

“Oĉjo kaj onjo!” Du Ĉaŭŝjŭan afable vokis ilin de sur la bordo. “Bonvolu transveturigi min al la okcidenta bordo! Mi volas ĉasi tie.”

La gemaljunuloj tamen skuis la manojn kaj respondis:
“Pardonu, ni ne povas helpi vin. Se ni, anstataŭ fiŝado, vin transveturigus, per kio ni vivtenu nin hodiaŭ?”

“Bonvolu transveturigi min, kaj por via vivteno mi vin helpos,” diris Du Ĉaŭŝjŭan.

La gemaljunuloj do veturigis lin trans la lagon. Atinginte la okcidentan bordon, li frapis la grundon trifoje per sia bastono, kaj tuj aperis sur la tero kavo kun pura akvo. En palpebruma daŭro en la akvo vidiĝis sennombraj fiŝoj tien kaj reen naĝantaj. Montrante al la kavo, li diris al la gemaljunuloj:
“Fiŝadu ĉi tie, oĉjo kaj onjo. La fiŝoj en la kavo neniam elĉerpiĝos.”

La maljunuloj tre ĝojis kaj invitis Du Ĉaŭŝjŭan gasti ĉe ili por kelkaj tagoj, sed tiu diris:
“Nun mi iros ĉasi en la montoj kaj revizitos vin poste.” Kun tiuj vortoj li foriris.

De post tio la maljuna paro, anstataŭ en la lago, ĉiutage fiŝis en la kavo, kaj la fiŝoj en la kavo efektive fariĝis ĉiam pli multaj. Ili vivis pli bone ol antaŭe. Ili starigis kabanon apud la kavo kaj tie ekloĝis.

Iom post iom sur la dezerta okcidenta bordo de Erhaj-lago formiĝis malgranda vilaĝo, kiu estas la nuna Taŭjŭan-vilaĝo proksime al la urbete Ĝoŭĉeng.

Du Ĉaŭŝjŭan tiam ekloĝis en vilaĝo najbare de Ĝoŭĉeng. Ĉiutage, de frumatene ĝis vespere, li ĉasis en profundaj arbaroj sur montoj kaj tranoktis en la vilaĝo.

Iunokte li aŭdis doloran ploradon el najbara domo. Li iris al la domo kaj vidis, ke virino maldolĉe ploras brakumante sian infanon. Li demandis:
“Pro kio vi ploregas, franjo, kiam via infano aspektas tute sana?”

Kun la kapo klinita, la virino ploris sen respondi. Nur post lia insista pridemando, ŝi diris:
“Vi ne estas lokano kaj ne povas kompreni nian suferon. En la montoj de nia regiono troviĝis ravino, kien neniu iam kuraĝis iri. Tie estas kaverno, en kiu sin kaŝas giganta boao, kiu povas aliformiĝi en homan figuron. La boao postulas, ke ni oferu al ĝi paron da virgaj geknaboj en la tria de marto ĉiujare, alie ĝi ĵetus la tutan vilaĝonen katastrofon. Morgaŭ denove estos la tria de marto, kaj ĉi-foje estos la vico de mia infano!” Tion dirinte la virino denove dronis en larmoj.

Du Ĉaŭŝjŭan demandis:
“Kiel granda estas la boao?”
“Neniu precize scias, ĝi povas grandiĝi kaj malgrandiĝi,” ŝi respondis.
“Ne maltrankviliĝu, franjo,” Du Ĉaŭŝjŭan konsolis la virinon. “Morgaŭ mi iros al la ravino, kaj mi havas rimedon kontraŭ tiu malica estaĵo. Ne ploru plu kaj estu trankvila!”
Aŭdinte tion, la virino ĉesis plori.

En la sekva tago li iris sola al la ravino. Efektive, de malproksime li jam vidis blanke brilantan grandegan boaon trinkanta akvon ĉe torento. Li arkpafis ĝin, kaj ĝi tuj malaperis.

En la sekva mateno li denove iris al la ravino por serĉi la boaon, sed anstataŭ ĝin li trovis tie du junulinojn, kiuj lavis blankajn sango-makulitajn vestojn sur ŝtonego apud fonto. (Oni diras, ke eĉ hodiaŭ la ŝtono restas sango-makulita.) Kial tiel belaj junulinoj lavas vestojn en tiu senhoma dezerta loko? Ĉu ili ne estas transformaĵo el la boao? Li pensis kaj, alpaŝante al ili, demandis:

“Diru al mi, kies vestojn vi lavas?”
Pridemandite, la du virinoj ektimis kaj respondis balbute:
“Ni lavas niajn propajn vestojn.”

Du Ĉaŭŝjŭan ne kredis al iliaj vortoj kaj kolere diris:
“Vi certe estas la aliformiĝinta boao. Vidu se vi ne dirus al mi la veron, mi mortigus vin kiel la birdon flugantan en la aero.” Kun tiuj vortoj li arkpafis preterflugantan birdon, kaj ĝi tuj falis teren.

La du virinoj vole nevole admiris lian eksterordinaran kapablon kaj belan aspekton. Ili petis de li pardonon kaj diris:
“Ni ne estas aĉulo. En la pasinta jaro la boao nin kaptis kaj perforte edzinigis nin al si. Hieraŭ la boao eliris el la kaverno kaj post nelonge revenis vundita. Jen ĝiaj sango-makulitaj vestoj, kaj sur ĝia korpo eĉ nun restas la trafinta sago.”

“Kion ĝi nun faras en la kaverno?” li demandis.
“Ĝi dormas.”
“Kiom longe daŭras ĝia dormo ordinare?”
“Sep tagojn kaj sep noktojn, se temas pri dormego; tri tagoj kaj tri noktojn, se temas pri dormeto.”
“Ĉu ĝi nun dormegas, aŭ dormetas?” li demandis plue.
“Ĝi dormegas,” respondis la virinoj.
“Ĉu ĝi havas ian ajn magian armilon ĉe si?”
“Ni nur scias, ke ĝi havas spadon, kiun ĝi ĉiam portas ĉe si.”

Du Ĉaŭŝjŭan ĝojis pro la informo kaj diris:
“Ĉu vi povus ŝteli de ĝi la spadon?”
“Jes, jes! La spado nun ja kuŝas apud ĝia kapkuseno.”

La du virinoj iris al la kaverno kaj post kelkaj minutoj revenis kun la spadon.

Tenante la spadon enmane, Du Ĉaŭŝjŭan tuj sekvis la virinojn en la kavernon. La boao ankoraŭ kuŝis en profunda dormo. Li levis la spadon kaj dishakis ĝin en tri partojn. Li hakis tiel forte, ke la spado rompiĝis, kaj en lia mano restis nur ĝia tenilo.

La du virinoj propraokule vidis, ke la juna ĉasisto ekstermis la monstron, kaj ili elkore lin admiris. Konsiliĝinte inter si, ili sin turnis al li:
“Ni ne scias kiel vin danki, ke vi mortigis la malican boaon kaj nin savis. Se vi konsentus, ni volus esti viaj edzinoj.”

Nee skuante la manon, Du Ĉaŭŝjŭan tuj respondis:
“Ne, ne, tion mi neniam pretendas. Estas ja mia devo mortigi la malican estaĵon por la lokanoj.”

Malgraŭ la petado de la virinoj, li ne konsentis kaj sin turnis al la montoj por daŭrigi sian ĉasadon. La du virinoj lin sekvis, sed neniel povis lin kuratingi.

Vesperiĝis. Trovinte neniun tranoktejon sur la montoj, la du virinoj venis al la okcidenta bordo de Erhaj-lago kaj tranoktis en la kabano de la maljunaj fiŝkaptistaj geedzoh. En la sekva tago ili denove iris al la montoj por serĉi la heroon. Veninte al piedo de Cangŝan-monto, ili estis tro lacaj por sin movi antaŭen kaj eksidis apud profunda fonto. La sopiro al la ĉasisto forte ilin ĉagrenis, kaj ili ekploris. Ili ploris tiel forte kaj korŝire, ke eĉ la montoj skuiĝis. Fine ambaŭ ĵetis sin en la fonton.

Reveninte hejmen, Du Ĉaŭŝjŭan sentis maltrankvilon pri la du junaj virinoj, kiujn li savis el la kaverno. Frumatene en la sekva tago, li eliris ilin serĉi kaj poste informigsus, ke ili sin mortigis en la fonto. Li kuris al la fonto, kaj kun granda malĝojo ankaŭ li sin ĵetis en ĝin.

Tuj post tio, el la fonto leviĝis tri belaj buntaj papilioj, kiuj flirtis super la fonto, sekvante unu la alian.

Legendo diras, ke Du Ĉaŭŝjŭan sin dronigis en la fonto en la 25-a de aprilo. Do en tiu tago ĉiujare sennombraj buntaj papilioj, grandaj kaj malgrandaj, kolektiĝas ĉirkaŭ la fonto kaj formiĝas vera mondo de papilioj. Oni nomas la fonton “Papilia Fonto”.

La akvo en la fonto estas tiel klara kaj pura, ke oni povas vidi ĝian fundon. Apud la fonto staras granda arbo, nomata “Papilia Arbo”, kies malgrandaj flavaj floroj dissendas sian delikatan bonodoron en aprilo ĉiujare. Fortika branĉo de la arbo ŝirmas la tutan fonton, kvazaŭ granda ombrelo, kaj vicoj da diverskoloraj papilioj, kiuj kroĉiĝas unu la alia, pendas de la branĉo ĝis la akva surfaco.
Avatar de l’utilisateur
Amikeco
 
Messages: 5712
Inscrit le: Ven 2004-04-23, 20:45
Localisation: DE Germany (Deutschland), Berlin, Berlin

Messagepar Sergei Buhtoyarov sur Lun 2004-06-28, 5:43

Dankon por tiu cxi interesa kaj bela fabela, Amikeco!
Bedaurinde, gxi ankau estas tre malgxoja kaj (lau mia opinio) malsagxa :lol: . Krom tio, ial mi ne vidas specialajn literojn (cx, sx, gx ktp.) sur la monitoro. Cxu vi povas helpi en tio?

Sergio
I need more time to create some original signature :)
Sergei Buhtoyarov
 
Messages: 18
Inscrit le: Lun 2003-03-10, 4:50
Localisation: RU Russia (Российская Федерация)

Messagepar Amikeco sur Lun 2004-06-28, 7:16

Ho, cxu vi havas Vindozon? Kun tiu sistemo vi povas instali unikodon. :)
Avatar de l’utilisateur
Amikeco
 
Messages: 5712
Inscrit le: Ven 2004-04-23, 20:45
Localisation: DE Germany (Deutschland), Berlin, Berlin

Messagepar proycon sur Dim 2004-07-25, 12:26

Unikodo ne estas "instalebla", ne estas programo :) Nur estas kodsistemo. Vindozo subtenas ĝin.
Language is the dress of thought -- Samuel Johnson
Image
my homepage
my language technology site
Avatar de l’utilisateur
proycon
Server Administrator
 
Messages: 2553
Inscrit le: Jeu 2002-06-20, 20:22
Localisation: NL The Netherlands (Nederland), Noord-Brabant, Eindhoven
Blog: View Blog (8)

Messagepar Cécile sur Ven 2004-09-10, 13:10

Amikeco a écrit: mi skribas pli aŭ malpli objektive. Se vi volas, vi povas legi du referato de mi, kiuj estas en la interreto. ;)


Mi ja dezirus legi gxin! aux provi kompreni gxin cxar mia germana suferas pro manko da uzo kaj ecx da studado...
Pri kio vi skribis? Kia historia periodo cxefe interesas vin?

Gxis',
Cécile, la scivolulino.
"Aimer le vrai parce qu'il est vrai et non juger vrai ce que disent ceux que l'on aime."
George Steiner.
---
Avatar de l’utilisateur
Cécile
 
Messages: 1501
Inscrit le: Mer 2003-06-25, 15:15
Localisation: FR France, Lyon

Suivant

Retourner vers Esperanto

Qui est en ligne ?

Utilisateurs parcourant actuellement ce forum : Aucun utilisateur inscrit et 0 invités