La 22-an de januaro en sia hejmo en Svisio, en la aĝo de 76 jaroj, forpasis Claude Piron, konata esperantlingva verkisto, membro de la Akademio de Esperanto kaj honora membro de Universala Esperanto Asocio.
Claude Piron naskiĝis 1931 en Namur, Belgio. En sia junaĝo li estis tradukisto por Unuiĝintaj Nacioj. Posteninte ĉe UN, li poste laboris por Monda Organizaĵo pri Sano tra la mondo, kaj verkis multe en Esperanto, parte sub la pseŭdonimo Johán Valano.
Krom la Valano-romanoj detektivaj, lia plej konata verko estas la libro-eseo La bona lingvo. En ĝi Piron asertis, ke Esperanto pli senĝene kaj libere ol aliaj lingvoj ebligas esprimadon, ĉar ĝi spegulas bazajn mensajn principojn rilate al lingva lernado. Multaj vidis en La bona lingvo ankaŭ esprimon de malplaĉo pri neologismoj en Esperanto.
Claude Piron estis psikoterapiisto kaj instruis en la psikologia fako de Ĝeneva Universitato (Svisio) de 1973 ĝis 1994.
http://www.liberafolio.org/2008/la-retejo-de-claude-piron
